Spektaklo de Ĵtadi

| | |

La unua financada spektaklo por La Teresto estis granda sukceso!

La muzikgrupo JTADI aparte bonege performis : la kompliceco kun la publiko atingis nekredeblan intensecon! La diabla dancantaro ne ĉesis danci ĝis la fino de la lasta kanto. Plie, la drinkejo tute plenis : estis pli ol cent homoj! Dankon al ĉiuj, kiuj kuraĝigas nin. Ni estas pli varmkoraj ĉar ni jam scias, ke multaj homoj nin subtenas.

La Teresto fiere organizis la spektaklon de la muzkigrupo nomita JTADI, en sabato la 1a de aprilo ĉe Bistro in Vivo (4731, strato Sainte-Catherine Est, (514)223-8116 / www.bistroinvivo.coop). Gratulon al nia granda amiko Ĵozef, ĉeforganizanto de la vespero, pro sia mirinda laboro.

La Teresto estas aparte feliĉigita de la vespero kaj volas organizi multajn aliajn spektaklojn venontsomere kaj venontaŭ­tune. Fakte, ni jam kontaktis la grupojn Mister Vallaire, La banda de Gaza kaj Dynamo Coleoptera por komenci plani la okazaĵojn. Ni informos vin pri la datoj de tiuj okazaĵoj.