La Teresto
|
User login |
Pri la Teresto
Submitted by Yan on Thu, 2006-01-26 14:18.
La tri ĉefprojektoj de la TerestoUnue la Teresto volas kunkontaktigi la homojn, kiuj deziras partopreni en humanistaj, ekologiaj aŭ misiorilataj projektoj kun la organizaĵoj aŭ grupoj, kiuj serĉas voluntulojn aŭ laboristojn por la realigo de siaj projektoj. Tiu kontaktsistemo funkcios per la retpaĝaro. Ĝi nune estas desegnata kaj La Teresto multe laboras por antaŭenigi ĝin. Atendante eblas kontakti La Tereston por anonci viajn helpbezonajn projektojn. Pli da informo estas ĉe la Kontaktcentro. Due la organizaĵo kreis retartikolaron por dosierujoj, librokritikoj, legnotoj kaj aliaj, tute rilataj je la Terestaj valoroj. Tiu fako nomas sin Informadejo. Ni konstante serĉas novajn kunlaborantojn por helpi nin grandigi ĝin kaj aldoni malsimilajn vidpunktojn (multlingve). Tiuj partneroj povas kunlabori per redaktado aŭ partopreno en la korektkomitato. Vizitu la Informejon por scii kiel aldoni viajn artikolojn. Ili poste aperos en la Biblioteko. Fine La Teresto organizas agadojn kiel babiladojn, debatojn, atelierojn aŭ trejnadojn, ĉiam laŭ la asocia misio. Tiuj agadoj ofte okazas en Montrealo, kie estas la ĉefoficejo. Kiel membriĝi?Facile eblas fariĝi membron. Unue, kreu konton en la retpaĝaro (fako « Mia Konto »). Sekve sendu mesaĝon al La Teresto por fariĝi membron. Estante membro vi povas partopreni en la ĉefa aŭ aliaj kunvenoj kaj esprimi viajn ideojn, opiniojn kaj kompreneble baloti. Ankaŭ vi povas ricevi informojn pri la Terestaj agadoj aŭ administrante kunlabori. Feliĉe, la membriĝo nekostas ! Se vi volas serioze partopreni en La Teresto, konsultu la fakon : Volontuloj. La Teresta administra strukturoLa administra strukturo de la Teresto estas dividita je tri niveloj. La membroj formas la unuan nivelon. Ili ĉiujare balotas por elekti la ĉefadministrantojn (la dua nivelo). La ĉefadministrantoj laboras unujaren por La Teresto. La tria nivelo estas la ekzekutantoj. Ili estas elektitaj de la ĉefadministrantoj kaj devas antaŭenigi La Tereston laŭ la ĉefadministrantaj petoj. Se vi volas ekhavi pli da informo pri la administra strukturo de La Teresto, kontaktu nin. La Teresta financadoLa organizaĵo bezonas iom da mono por realigi la projektojn kaj doni servojn. Se vi volas donaci al La Teresto, bonvolu kontakti nin (per telefono, poŝtadreso aŭ retadreso). Se vi volas investi tempon anstataŭ monon en la organizaĵo, konsultu la Volontulan fakon . |

La celo de la Teresto estas promocii sanan simplan vivon kaj naturrespekton.