Agadoj

La organizaĵo celas organizi kaj subteni agadojn per si mem aŭ­ kun aliaj organizaĵoj.

Regionaj agadoj

Jen mallonga agadolisto, kiun ni sugestas :

  • Naturmediaj konferencoj
  • Kursoj kaj seminarioj pri principoj kaj teknikoj rilate al ĉiuj formoj de daŭ­ra ekologia keskado.
  • Atelieroj pri reutiligado, kuirado kaj manfaritaĵoj por promocii la elturniĝecon, la naturscion kaj la konsumado-malpliigon
  • Vizitoj al farmoj kaj alternativaj grupoj
  • Komunumaj agadoj : kunhelpado kaj disdonado
  • Aliaj agadoj

Ĉiu povas sugesti novajn ideojn al organizaĵo, kiu studos la projektan fareblecon.

La internaciaj agadoj

Internaciflanke, La Teresto volas trafi okazaĵojn, kiuj ebligos grandigi la kunlaborantaron. Por tion fari ni sugestas agadojn, kiuj forĝos daŭ­rajn rilatojn inter la malsamaj mondkomunumoj:

  • Kulturaj kaj lingvaj interŝanĝoj
  • Promocii per internaciaj kaj neŭ­tralaj komunikiloj (Interreto, Esperanto)
  • Ekzercadi per enasocia staĝo
  • Petskriboj kaj informaj leteroj
  • Aliaj internaciaj agadoj

Plie, la regionaj agadoj povus okazi ĉie, kie la anoj deziros fari ilin. Ni agu por transformi la malbonaĵojn, por lerni kiel harmonie surtere vivi. Se vi deziras kunagi, ne hezitu : kontaktu nin!