Kontaktcentro

La kontakcentro estas unu el la ĉefprojektoj de La Teresto. Ĝi celas kontaktigi ulojn kaj grupojn, taŭ­geje, por permesi unuj kaj aliaj aplikigi konstruemajn valorojn pri la naturo, saneco aŭ­ komunumaj agadoj. Nune la Kontaktcentro havas embrian formon : la asocio estas serĉanta voluntulojn (spertaj je php programado), ankaŭ­ financadon por realigi la projekton. Ni pensas, ke venontaŭ­tune ni povos komenci la programadon de la moduloj.

Ekvido de la Kontaktcentro

La kontaktcentro estos virtualejo (en la retpaĝaro), kie la grupmembroj (el organizaĵoj, farmoj, komencantaj projektoj aŭ­ aliaj) kaj uloj interesitaj kunlabori povos kontakti unuj kaj aliajn. Jen la baza koncepto : ĉiu membro havos personan konton kie ĉiuj taŭ­gaj informoj estos konservitaj. Plie la konto enhavos parton, kiu eksplikos la rilatojn, kiujn la membro prizorgas (aŭ­ prizorgis) kun aliaj membroj de la Kontaktcentro. La ligiloj inter la membroj estos komentitaj por precizi la kvaliton de la kontakto, kaj por fariĝi referencon por la aliaj homoj, kiu interesiĝas pri Kontaktcentro-membro.

Ekzemple :

Jano Levasor estas membro, ulo. Siakonte, en la kontaktfako, ni trovas:

  • Ligilo al la membro La Teresto, organizaĵo, kun la komento : "Mi estas fondinto kaj administranto de tiu organizaĵo.";
  • Ligilo al membro Viki Levasor, ulo, kaj komentita de "Ŝi estas mia fratino kaj ni laboras kune por La Teresto Asocio. Ŝi estas genia.";
  • Ligilo al membro Valeri Furnie, ulo, komentita : "Alia genia kunlaboranto por La Teresto. Ŝi estas suneto!";
  • Ligilo al membro Vakeli Farmo, farmo, komentita : "Farmo komplete sana. La farmo etas kaj havas fruktan, legoman kaj viandan produktadojn. Ĉio estas ekoagrikulture kreskita kaj la ĉefaj laboroj estas la plantado de arboj kaj la arbaro-zorgado. La proprietuloj estas malavaraj kaj saĝaj personoj, kiuj malkovrigis al mi ankoraŭ­ pli granda amo de la naturo. Labori ĉe ilia farmo vere ŝanĝis mian vivon. Mi rekomendas al ĉiu sperti ĝin!";

En la konto de ĉiu membro, kun kiu la membro Jano Levasor havas kontakton, estas ankaŭ­ ligilo al konto de Jano, kun alia komento. Ekzemple, kontaktfake en la konto de la Vakeli Farmo, oni povus legi:

  • "Jano Levasor lastsomere laboris ĉe nia farmo. Li estas bonlaboristo, scivolema kaj fascinita rilate al alternativaj kaj ekoagrikulturaj teknikoj. Li estas fidinda kaj oferema. Eblas demandi al li ion ajn."

Ktp. Tiu ĉi sistemo do permesas aldoni vidpunktojn pri la projektoj, en kiuj ni partoprenas. Tiu klarigas por la aliaj membroj, kiuj interesiĝas pri tiu speco de projekto. Plie, la organizaĵoj aŭ­ la farmoj povas ankaŭ­ komenti la laboron de la voluntuloj. Ĝi devigas la voluntulojn bone labori por obteni bonan reputacion.

La kontaktcentro ofros unu konton po uzulo. Trafante tiun strukturon, ni facile povas aldoni RIS-on (Regiona Interŝanĝo-Sistemo). Tiel la membroj de la kontaktcentro povus interŝanĝi servicojn kaj pagi (per laborhoroj) lian membrofariĝon kaj partoprenon en Terestaj agadoj. Parteta kiu anoncus tiun, kiun la membro serĉas / ofertas povus esti konte aldonita. Tiu sistemo, kvazaŭ­ la manieroj de niaj praavoj, perfekte harmonias kun la ideoj de la organizaĵo kaj povas reale plietigi la la administran laborkvanton.