Projekto de ekologia bieno en Kosta Riko

| | |


Kelkaj vivspertoj povas tute aliformi la fluon de niaj ekzistoj, deklini ĝian vojiron... Post feliĉiginta vojaĝo en Kosta Riko, dum kiu ni, Yan kaj Vickie, memvole laboris je nekomerca surmontara bieno, ni decidis elekti alternativan vivmanieron, kiu ebligos nin vere apliki niajn ekologiajn kaj filozofiajn kredojn. Ne nur tiu projekto permesos al ni plenumi nian aŭ­tenteco-bezonon pri niaj homaj valoroj, ankaŭ­ ĝi proksimigos nin al sana, floriganta kaj libera ĉiutaga vivstilo.

La projekto trankvile kreiĝis ekde nia reveno kaj ĝi konstante evoluas. Tamen ni reiros al Kosta Riko, kaj se ĉio okazos kiel ni antaŭ­vidis, ni fariĝos proprietuloj dum la monato de majo 2006. Nuntempe la dezirita loko estas ĉe la vilaĝo de Savegre, en la regiono de San Isidro de El General (Perez Zeledon), en la provinco de San-Jose. La volitaj terpecoj estas je 1000 metroj super la marnivelo, flankmonte, kun ebla vidado al Pacifiko. Ankaŭ­ ni esperas, ke ni povas aĉeti terpecon, kiu neniam estis kemi-agrikultivita, kaj kiu enhavas multe da malsamaj naturlodĝejoj, kun granda arbaroparcio.

Alvenante, ni volas konstrui ekologian lodĝejon, kiu protektos nin je la pluvo. Ni bezonos bonan ripozon, kiu ebligos havi la necesan energion por la realigo de niaj projektoj. Ni deziras malpliigi niajn ekonomiajn partoprenojn per esti kiel eble plej aŭ­tonomaj kaj per plifavori la interŝanĝojn ol la aĉetojn. Por akiri la aŭ­tonomecon ni volas ekologie kreskigi la plejparton de niaj nutraĵoj (ĉi tiu projekto necesos multe da tempo kaj praktiko). Ni ankaŭ­ intencas planti multajn malsamajn fruktarbojn kaj organizi ĝardenojn laŭ­ la principoj de la Permakultivado (ni angle diras "Permaculture"). Ni decidis strebi al la idealo de la aŭ­tarcio per simplvivado, sen elektro, uzante la montarvenanta trinkebla akvo.

Pri kolektivaj objektivoj, tempe realigeblaj, ni celas disdoni sciaĵojn kaj aktiviĝi ĉe la loka komunumo, kaj gastigi vizitantojn por enkonduki ilin al pli simpla vivstilo. Ankaŭ­ ni ege interesiĝas pri la interinstruado kaj la konscivekiĝo ĉe la junuloj en kamparaj komunumoj. Ni do pensas partopreni lingvajn (kun aparta atento je la internacia lingvo esperanto, kompreneble), muzikajn kaj naturmediajn interŝanĝojn kun la loka junularo.

Nia revo estos transponita el niaj kapoj al la tapiŝo de nia realeco, ni dume informigos vin je la detaloj de nia aŭ­daca aventuro.

Ne hezitu kontaki nin por ricevi pli da informo aŭ­ por sendi al ni komentojn, sugestojn aŭ­ kontribuojn rilate al nia projekto,

Yan kaj Vickie