La Teresto
|
User login |
Bonkora esperantisto
Submitted by Yan on Fri, 2006-07-21 17:49.
Homoj, agadoj kaj spertoj | Politiko kaj internacia vidado | Socio, idealoj kaj artoj | Rakonto
Alvenante al Perez Zeledon, en la fertila valo sude de la ĉefurbo (San Jose), centren de Kostariko, mi tuj volis, estante esperantisto ekde malpli ol unu jaro, ĝui novajn internaciajn renkontiĝojn kaj unuafoje uzi la internacian lingvon ĉe taŭga konteksto (la UEA jarlibro - Universala Esperanto-Asocio - estas ja tre utila por kontakti esperantistojn tra la mondo).
Carlos estas fiera esperantisto kaj kore laboras ĉe la tutaj kampoj de sia vivo. Li implikas sin en tiuj medioj, en kiuj li evoluas : ĉe la hospitalo, ĉe la muziklernejo kie sia filino estas klarinetisto kaj fine ĉe la Perez Zeledon-a civitejo. Pasinte multajn momentojn kun li dum nia restado, ŝajnas al ni ke li konas ĉiu regiona civitano! Kvankam li aparte malsimilas la normala kostarikano per siaj politika kaj multkultura flankoj, Carlos disdonas tiun vivĝojon, tiun simplecon kaj tiun donemecon, ĉiuj tipaj al la kostarikanoj. Tiel, li multfoje helpis nin (por ne diri savis nin). Unue ĉe la hospitalo kiam mi havis ŝtonojn ĉe la renoj, li evitis al ni nefineblan atendadon por ricevi la papieraron kaj la medicinaĵojn. Ĉe la muziklernejo lia ago permesis al Vickie piane muziki preskaŭ kiam ŝi ĝin deziris! Fine liaj multaj kontaktuloj multe helpis nin por viziti terpecojn kaj lui ekipaĵon, ktp. Ni ankaŭ rimarkis, ke la donemeco, kiun li elmontris al ni, alireblas al ĉiuj, samideanoj aŭ aliaj. Finfine, ni insistas diri dankon al vi, Don Carlos Salazar, pro via agrabla helpo. Mi vidas vin kiel ambasadoro de la esperanta ideo kaj de la humaneco. Vi tre inspiras nin. Vi estis nobla gemo dum nia vojaĝo en Kostariko. Multajn dankojn. |
