La Teresto
|
User login |
Hejmpaĝo
Submitted by Yan on Tue, 2006-01-24 01:46.
Bonvenon en la retpaĝaro de La Teresta Asocio
La misio de nia senprofita organizaĵo estas permesi al homoj informiĝi, kunfari kaj partopreni alternativajn vivspertojn. Ni deziras disvastigi nian vidmanieron pri la feliĉo, kiu estas bazita je la simpleco kaj la revplenumado. Ni scias, ke La Teresto, la planedo kiu nutras nin, centoble redonas al ni la zorgojn, kiujn ni favoras al ĝi. Ni proponas nune preventagi kaj baldaŭ renversi la detruadon de niaj vivmedioj. La organizaĵo, fondita en Montrealo, volas starigi internacian kunlaborantaron. La bonvenataj partneroj estas senprofitaj organizaĵoj, humanistaj projektoj kaj ekoagrikulturaj farmoj havante lokajn impaktojn. Tiel, La Teresto deziras proksimigi la zorgvolemajn homojn al la projektoj, kiuj interesas ilin. Estas per agadoj, atelieroj, informo-disdonado kaj la Kontaktcentro, ke la organizaĵo celas promocii siajn valorojn. |
