Alternativa artikolo

Spektaklo de Ĵtadi

| | |

La unua financada spektaklo por La Teresto estis granda sukceso!

La muzikgrupo JTADI aparte bonege performis : la kompliceco kun la publiko atingis nekredeblan intensecon! La diabla dancantaro ne ĉesis danci ĝis la fino de la lasta kanto. Plie, la drinkejo tute plenis : estis pli ol cent homoj! Dankon al ĉiuj, kiuj kuraĝigas nin. Ni estas pli varmkoraj ĉar ni jam scias, ke multaj homoj nin subtenas.

Esperanto-uzo por humanistaj kaj ekologiaj asocioj

| |

La angla lingvo kiel monilo

Nuntempe la angla lingvo estas multege uzata je la mondo. Dum miaj vojaĝoj tra multe da landoj, mi renkontis tiom da homoj, kiuj volas lerni la usonan lingvon. La celo ĉefe estas simpla : ili volas gajni pli da mono! Kompreneble, ili televide rigardis la "komfortan kaj agrablan" vivstilon de la riĉuloj. Ili ne vidis alian ilon por fariĝi pli feliĉaj : apere nur la mono kaj la fabrikaĵoj povas plibonigi la vivon..

Syndicate content