Socio, idealoj kaj artoj

Bonkora esperantisto

| | |

Alvenante al Perez Zeledon, en la fertila valo sude de la ĉefurbo (San Jose), centren de Kostariko, mi tuj volis, estante esperantisto ekde malpli ol unu jaro, ĝui novajn internaciajn renkontiĝojn kaj unuafoje uzi la internacian lingvon ĉe taŭ­ga konteksto (la UEA jarlibro - Universala Esperanto-Asocio - estas ja tre utila por kontakti esperantistojn tra la mondo).

Spektaklo de Ĵtadi

| | |

La unua financada spektaklo por La Teresto estis granda sukceso!

La muzikgrupo JTADI aparte bonege performis : la kompliceco kun la publiko atingis nekredeblan intensecon! La diabla dancantaro ne ĉesis danci ĝis la fino de la lasta kanto. Plie, la drinkejo tute plenis : estis pli ol cent homoj! Dankon al ĉiuj, kiuj kuraĝigas nin. Ni estas pli varmkoraj ĉar ni jam scias, ke multaj homoj nin subtenas.

Projekto de ekologia bieno en Kosta Riko

| | |


Kelkaj vivspertoj povas tute aliformi la fluon de niaj ekzistoj, deklini ĝian vojiron... Post feliĉiginta vojaĝo en Kosta Riko, dum kiu ni, Yan kaj Vickie, memvole laboris je nekomerca surmontara bieno, ni decidis elekti alternativan vivmanieron, kiu ebligos nin vere apliki niajn ekologiajn kaj filozofiajn kredojn. Ne nur tiu projekto permesos al ni plenumi nian aŭ­tenteco-bezonon pri niaj homaj valoroj, ankaŭ­ ĝi proksimigos nin al sana, floriganta kaj libera ĉiutaga vivstilo.

Esperanto-uzo por humanistaj kaj ekologiaj asocioj

| |

La angla lingvo kiel monilo

Nuntempe la angla lingvo estas multege uzata je la mondo. Dum miaj vojaĝoj tra multe da landoj, mi renkontis tiom da homoj, kiuj volas lerni la usonan lingvon. La celo ĉefe estas simpla : ili volas gajni pli da mono! Kompreneble, ili televide rigardis la "komfortan kaj agrablan" vivstilon de la riĉuloj. Ili ne vidis alian ilon por fariĝi pli feliĉaj : apere nur la mono kaj la fabrikaĵoj povas plibonigi la vivon..

Syndicate content