
Vi deziras agadi per aktiva kaj agrabla organizaĵo?
Vi pripensis personajn projektojn, kies valoroj kongruas kun tiuj de la organizaĵo?
Vi emas disdoni kaj konstrui per naturmediaj kaj respektantaj konvinkoj?
La Terestas por vi!
Ni ŝatas ĉiujn helpon kaj la sugestojn, kiujn ni ricevas kaj aprezas gastigi novajn aktivajn membrojn. Venu prezenti al ni viajn ideojn!
La voluntuloj
- Se vi simple volas fariĝi de membro al okaza voluntulo, sugesti aŭ organizi novajn agadojn aŭ libere ĉeesti la kelkajn kunsidojn por malrapide enkongukiĝi al niaj labormetodoj, kuniĝu la ĝenerala membroliston, aŭ la montrealan membroliston (tiuj ricevas pli da informoj pri montrealaj regionaj agadoj), aŭ vi povas kontakti La Tereston aŭ nian sekretarion.
- Plie, ni serĉas ankaŭ spertajn voluntulojn, kiuj povas fari precizajn atelierojn pri la temoj, kiuj interesas La Tereston, ekzemple : masaĝistoj, muzikistoj, joga aŭ tai-ĉi instruistoj, sanecaj kuiristoj, biciklistoj aŭ tutaj aliaj profesiuloj (aŭ tre spertaj personoj), kies talentoj povas transdoniĝi al la komunummembroj. Komuniku kun la organizaĵo.
- Finfine, ni serĉas homojn, kiuj havas retprogramadan lertecon (aparte pri interaktivaj moduloj, probable per "PHP" programado-lingvo) por helpi nin evoluigi la retpaĝaron kaj la kontaktcentron, nune taksadata kaj kreadata. Se vi povas helpi nin iamaniere, kontaktu nian sekretarion.
Plie, gravas diri ke tutaj la agadoj de la organizaĵo okazas en malstresiĝanta kaj amikeca etoso, malfermita al tutaj la sugestoj kaj aldonita de multaj artaj, kuiraj, alternativaj kaj aliaj iniciatoj! La organizaĵo-strukturo, kiu volas esti la plej supla, permesas al ni multajn farmanierojn. La Teresto antaŭtute estas vi kaj ni, homoj, en daŭre evoluanta komunumo !