La Teresto
|
Projekto de ekologia bieno en Kosta Riko
由 Yan 在 週四, 2006-03-02 00:50 提供
La projekto trankvile kreiĝis ekde nia reveno kaj ĝi konstante evoluas. Tamen ni reiros al Kosta Riko, kaj se ĉio okazos kiel ni antaŭvidis, ni fariĝos proprietuloj dum la monato de majo 2006. Nuntempe la dezirita loko estas ĉe la vilaĝo de Savegre, en la regiono de San Isidro de El General (Perez Zeledon), en la provinco de San-Jose. La volitaj terpecoj estas je 1000 metroj super la marnivelo, flankmonte, kun ebla vidado al Pacifiko. Ankaŭ ni esperas, ke ni povas aĉeti terpecon, kiu neniam estis kemi-agrikultivita, kaj kiu enhavas multe da malsamaj naturlodĝejoj, kun granda arbaroparcio.
Pri kolektivaj objektivoj, tempe realigeblaj, ni celas disdoni sciaĵojn kaj aktiviĝi ĉe la loka komunumo, kaj gastigi vizitantojn por enkonduki ilin al pli simpla vivstilo. Ankaŭ ni ege interesiĝas pri la interinstruado kaj la konscivekiĝo ĉe la junuloj en kamparaj komunumoj. Ni do pensas partopreni lingvajn (kun aparta atento je la internacia lingvo esperanto, kompreneble), muzikajn kaj naturmediajn interŝanĝojn kun la loka junularo. Nia revo estos transponita el niaj kapoj al la tapiŝo de nia realeco, ni dume informigos vin je la detaloj de nia aŭdaca aventuro. Ne hezitu kontaki nin por ricevi pli da informo aŭ por sendi al ni komentojn, sugestojn aŭ kontribuojn rilate al nia projekto, |


Alvenante, ni volas konstrui ekologian lodĝejon, kiu protektos nin je la pluvo. Ni bezonos bonan ripozon, kiu ebligos havi la necesan energion por la realigo de niaj projektoj. Ni deziras malpliigi niajn ekonomiajn partoprenojn per esti kiel eble plej aŭtonomaj kaj per plifavori la interŝanĝojn ol la aĉetojn. Por akiri la aŭtonomecon ni volas ekologie kreskigi la plejparton de niaj nutraĵoj (ĉi tiu projekto necesos multe da tempo kaj praktiko). Ni ankaŭ intencas planti multajn malsamajn fruktarbojn kaj organizi ĝardenojn laŭ la principoj de la Permakultivado (ni angle diras "Permaculture"). Ni decidis strebi al la idealo de la aŭtarcio per simplvivado, sen elektro, uzante la montarvenanta trinkebla akvo.