Esperanto-uzo por humanistaj kaj ekologiaj asocioj

La angla lingvo kiel monilo

Nuntempe la angla lingvo estas multege uzata je la mondo. Dum miaj vojaĝoj tra multe da landoj, mi renkontis tiom da homoj, kiuj volas lerni la usonan lingvon. La celo ĉefe estas simpla : ili volas gajni pli da mono! Kompreneble, ili televide rigardis la "komfortan kaj agrablan" vivstilon de la riĉuloj. Ili ne vidis alian ilon por fariĝi pli feliĉaj : apere nur la mono kaj la fabrikaĵoj povas plibonigi la vivon..

Ni scias, ke ĝi ne veras. La firmegoj kaj korporacioj provas konvinki nin, ke la feliĉo kaŝiĝas en la pigreco kaj la facileco. Kvankam ĝi estas kelkfoje bone, sed kondukas al la malsaneco kaj ĝojperdo. Nun estas al mi klare, ke la feliĉo devenas el homkontaktoj, el la realigo de niaj revoj, el senfina lerneco kaj el la mirindaj naturdonacoj.

La esperanta lingvo kiel humanista kaj natura komunumiĝilo

Do mi pensas, ke la homoj ne havas sufiĉajn motivojn por peni lerni anglan. Ili ne atingos iliajn feliĉobjektivojn per la mono, kiun ili ekhavos. Anstataŭ­e mi volas proponi al ĉiu, kiu sentas sin malplena, elekti la vojon de la natura kaj internacia komunumo. Fakte mi certas, ke ni povas farigi la esperanton kiel humanista lingvo (laŭ­ iom da homoj ĝi jam estas) en la tuta mondo. Maniero por fari ĝin estas konverti la plejmulton el la humanistaj kaj ekologiaj organizaĵoj al esperanto-uzado por siaj internaciaj agadoj.

Ni komencu kun La Teresto !

Bonŝance la interreto povas helpegi nin disvastigi kaj informi la organizaĵojn pri la esperanta lingvo, sia lernfacileco kaj la neŭ­traleco-advantaĝo (speciale grava en internaciaj aferoj, ĉu ne?). Dissendu la bonan novaĵon!